Jan

Algol-60 estis la unua programlingvo kiun mi lernis. Ni ne havis tutekranajn redaktilojn. Ni uzis trukartojn kaj paperterminalojn por skribi kodon. Estis la fino de la deksepaj jaroj.

Nun estas kvardek jaroj pli malfrue. Mia kompufono povas fari pli ol la tiutempa ĉefkomputilego kiu plenigis tutan salonon de la universitato. Intertempe mi estas uzinta plurajn da programlingvoj: Algol-60, Pascal, APL, Lisp, Prolog, Basic, Cobol, Forth, Assembla lingvo, C, C++, C#, F#, Ĝavascripto, Haskell.

Mi kontaktis kun aliaj programistoj tra Fidonet kaj BBS-sistemoj. Tiam venis Compuserve. Ŭa! La mondo malfermiĝis!
Nuntempe ni simple guglas ĉiujn demandojn kiujn ni havas. Kaj ni kopias kaj regluas multajn koderojn de GitHub, CodeProject, SoureForge, CodeGuru kaj tiaj retejoj. Mi ja, ĉiuokaze. Mi estas pogranda uzanto de ĉiu kodo trovebla interrete. Malferma kodo estas bela projekto. Mi povas plikonstrui la kodon faritaj per aliuloj, kaj ili povas plibonigi mian kodon.

Kial estas tiu retpaĝaro trilingva? Ĉar eblas. Flanke de studi programlingvojn, mi ankaŭ amas studi fremdajn lingvojn.