Kiam vi laboras je foraj sistemoj, vi foje volas kopii dosieron de via loka sistemo. Aŭ kiom ofte vi estas en situacio, ke vi volas kopii dosieron al via kolego?
Kompreneble, vi konas ilojn kiel scp aŭ winscp. Kiam vi uzas Windows Remote Desktop, tiam foje vi povas treni dosieron al la fora komputilo. Ĉiuokaze, depende de la situacio vi devas scii kiel translokigi dosieron por la specifa konekto, en kiu vi laboras.
Tial mi komencis ami la Croc-transiga ilo. Ĝi funkcias en iuj ajn du komputiloj kiuj havas interretan konekton, ĉu ĝi estas malantaŭ fajroŝirmilo aŭ ne. Ĝi funkcias transplatforma en Vindozo, Linukso kaj Mac. Ĝi funkcias ankaŭ por tre grandaj dosieroj, aŭ eĉ tutaj dosierujoj. La nura afero, kiun vi bezonas, estas la permeso instali croc ambaŭflanke.
Mi ne plu bezonas pensi, kiuj translokigaj metodoj disponeblas ĉe la konekto, en kiu mi laboras. Mi nur pensas: croc! Mi uzas ĝin hejme por croc-i dosierojn de unu komputilo al la alia. Mi uzas ĝin ĉe la laboro por croc-i dosierojn al la nubo, aŭ inter du sistemoj en la nubo.
Sur la fontsistemo vi tajpas: croc <dosiernomo>
Ĝi respondas per: On the other computer run croc 3103-magnet-person-mental (malsama kodo ĉiufoje, kompreneble)
Tiam, en la celsistemo, la nura afero, kiun vi devas fari, estas obeeme tajpi tiun komandon: croc 3103-magnet-person-mental
Jen ĝi. Estas tiel simple translokigi ajnan dosieron aŭ dosierujon de ajna grandeco inter iuj du sistemoj. Mi amas simplecon!
Por instrukcioj kaj pliaj informoj, iru al https://github.com/schollz/croc.