Jan

Teknika babilado

Algol-60 estis la unua programlingvo kiun mi lernis. Ni ne havis tutekranajn redaktilojn. Ni uzis trukartojn kaj paperterminalojn por skribi kodon. Estis la fino de la deksepaj jaroj.

Nun estas kvardek jaroj pli malfrue. Mia kompufono povas fari pli ol la tiutempa ĉefkomputilego kiu plenigis tutan salonon de la universitato. Intertempe mi estas uzinta plurajn da programlingvoj: Algol-60, Pascal, APL, Lisp, Prolog, Basic, Cobol, Forth, Assembla lingvo, C, C++, C#, F#, Ĝavascripto, Haskell.

Mi kontaktis kun aliaj programistoj tra Fidonet kaj BBS-sistemoj. Tiam venis Compuserve, kaj la mondo malfermiĝis!
Nuntempe ni simple guglas ĉiujn demandojn kiujn ni havas. Kaj ni kopias kaj regluas multajn koderojn de GitHub, CodeProject, SoureForge, CodeGuru kaj tiaj retejoj. Mi ja, ĉiuokaze. Mi estas pogranda uzanto de ĉiu kodo trovebla interrete. Malferma kodo estas bela projekto. Mi povas plikonstrui la kodon faritaj per aliuloj, kaj ili povas plibonigi mian kodon.

JanBan estas mia unua vera malfermitkoda projekto. Vi povas legi pri ĝi en ĉi tiu retpaĝaro.

Lingvoj

Mi ege ĝojas ke mi vivas post Genezo 11. Ekzistis nur unu lingvo en la mondo. Tio estis enuiga afero! La puno de Deo pro la turo de Babelo estas beno por mi.

Aŭ estas pri programlingvo aŭ pri homa lingvo, mi povas foliumadi dum multaj horoj en komputilo-libroj, vortaroj kaj gramatiklibroj. Ĉi tiu foto de mia libroŝranko demonstras ke mi estas lingvonerdo.

Pro tio mia retpaĝaro estas trilingva. Ĉar eblas. Angle, por atingi grandan publikon. Nederlande, ĉar ĝi estas mia gepatra lingvo. Kaj Esperante, ĉar mi amas tiun lingvon, kaj ĝi estis bonega klopodo de konstruado de universala lingvo.

Granda Smurfo

Jam de mia kolegoj nomis min Granda Smurfo, mi uzas la grandan smurfon kiel mia avataro. Li estas sur mia tablo, kaj kiel eble mi uzas tiun nomon en la interreto. De tie la nomo de mia TTT-ejo.