Outlook KanBan tabulo, ankaŭ nomita JanBan

Elŝuti

La JanBan Outlook Tabulo estas kanbantabulstila elmontro por Outlook taskoj.

Ĉi tiu projekto estas bazita sur la Outlook Tasktabulo de Evren Varol. Mi aldonis multajn funkciojn, agordojn kaj konfiguraĵeblecon.

JanBan board

La ĉefa funkcioj en JanBan estas:

Transloki Taskojn al aliaj kolumnoj

Moving Tasks

Filtri Taskojn

Filtering

Agorda admininstrado

Configuration

Helpretkesto

Support

Subtenataj programoj

Janban estas provata nur en Outlook 2013 kaj 2016 sur Vindozo 8.1/10. Ĝi eble funkcias en antaŭaj versioj de Outlook, kaj eble ankaŭ funkcias sur Vindozo 7.

La tabulo estas ankaŭ funkciebla en Internet Explorer. Pro la limigoj de ActiveX nur la versioj 9/10 kaj 11 de Internet Explorer estas subtenitaj.

Instalaĵo

JanBan funkcias rekte de la Interreto, aŭ estas instalata loke sur via komputilo.

Ambaŭkaze ĝi funkcias loke en la Outlook programo, kaj viaj datenoj ne estas malkovritaj al la ekstera mondo.

Ĉi tiu superrigardo de la avantaĝoj kaj malavantaĝoj helpas vin elekti la alternativon kiun estas plej bonan al vi:

 DefaŭlteLoke
InstalaĵoFacilegaSufiĉe da laboro
AktualigadoAŭtomata, nenia ago farenda de viVi devas aktualigi vi mem
NekonektiteLa aplikaĵo ne estas uzebla kiam la reto ne estas konektitaLa aplikaĵo estas uzebla nenkonektite

Defaŭlta Instalaĵo

Por la plej facila instalaĵo vi iras al https://janware.nl/janban, kaj sekvas la instruaĵojn tie.

Sed en kaze vi volas instali permane:

  1. Dektstre alklaku la Hejma Dosierujo de Outlook kaj alklaku Properties. Selektu la Home Page langeton en la Properties dialogujo.
  2. En la Address box, tajpu: https://janware.nl/janban.
    Klaku por selekti la Show home page by default for this folder elektobutonon kaj alklaku OK.

Loka Instalaĵo

  1. Elŝutu la plej freŝan version de la zipdosiero de JanWare kaj malzipu ĝin al dosierujo de via loka disko.
  2. Dektstre alklaku la Hejma Dosierujo de Outlook kaj alklaku Properties. Selektu la Home Page langeton en la Properties dialogujo.
  3. En la Address box, serxu la dosierujon en kiu vi malzipis la zipdosieron, kaj selektu la dosieron kanban.html.
    Klaku por selekti la Show home page by default for this folder elektobutonon kaj alklaku OK.  
    Folder Home Page Offline Warning
    Kiam vi vidas ĉi tiun mesaĝon, simple alklaku X kaj malatentu ĝin.

Uzi la install-local komandan dosieron

Alklaku la elŝsutoligilon kaj surdiskigu la dosieron
Iru al via elŝutodosiero, dekstre alklaku la dosieron janban.zip, kaj malzipu ĉion
Kruĉmarku la butonon por montri la malzipatajn dosierojn kaj alklaku la Extract butonon
Duoble alklaku la install.cmd dosieron. Vi vidos nigran komandan ekranon dum mallonga periodo.
En kelkaj kazoj vi vados tiun ekranon. Alklaku ‘More info’.
Alklaku ‘Run anyway’
La instalaĵo estas preta. Lanĉu Outlook kaj selektu plej altan dosieron. Vi vidos la JanBan tabulon. Havu plezuron!